Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Aranĝujo / Begivenhedselementer Magiverda Internacia RenkontiĝO
Agoj pri dokumento

Magiverda Internacia RenkontiĝO

Kio
Kiam 2008-08-02 15:55 ĝis
2008-08-08 15:55
Kie Duga Resa, Kroatio
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

Venu al gxi!

KEJA, Kaja FARSZKY rakontas

10a MIRO:

Magiverda Internacia RenkontiĝO en Duga Resa, Kroatio, 2a - 8a aŭgusto 2008 - tuj post kaj tuj proksime al IJK MIRO estas internacia renkontiĝo kiun organizas KEJA (Kroatia esperanto-junulara asocio).

Ĉi jare MIRO festas sian dekan naskiĝtagon! Venu festi kun ni! ;)

Varmaj someraj tagoj plej taŭgas por naĝado kaj ripozado en ombro kaj tion vi certe povos fari dum la MIRO, sed krom tio ni ankaŭ ofertas al vi abundan vesperan kaj noktan programon: diversajn koncertojn, trinkejon, noktan naĝadon kaj unu nacian vesperon.

Kompreneble ni ne forgesis tagan programon: diversaj diskutoj, prelegoj, sportaj konkursoj, muzik-laborgrupoj kaj multe pli!

Ĝis nun 47 homoj el 17 landoj aliĝis kaj decidis veni sperti MIRO-n.

Faru vi ankaŭ tion! Venu, vidu kaj spertu kion kaj kiel far(t)as KEJA-anoj.

Pli da informoj kaj ĉion pri la aliĝo vi povas legi en nia retpaĝaro http://www.keja.hr/miro_e.html ! Venu al MIRO! ;)