Magiverda Internacia RenkontiĝO
| Beskrivelse af begivenhed | |
|---|---|
| Tidspunkt |
02/08 2008 17:55
Sluttidspunkt 08/08 2008 17:55 |
| Sted | Duga Resa, Kroatio |
| Tilføj begivenhed til kalenderen |
|
Venu al gxi!
KEJA, Kaja FARSZKY rakontas
10a MIRO:
Magiverda Internacia RenkontiĝO en Duga Resa, Kroatio, 2a -
8a aŭgusto 2008 - tuj post kaj tuj proksime al IJK
MIRO estas internacia renkontiĝo kiun organizas KEJA (Kroatia
esperanto-junulara asocio).
Ĉi jare MIRO festas sian dekan
naskiĝtagon! Venu festi kun ni! ;)
Varmaj someraj tagoj plej taŭgas por naĝado kaj ripozado en ombro kaj tion vi certe povos fari dum la MIRO, sed krom tio ni ankaŭ ofertas al vi abundan vesperan kaj noktan programon: diversajn koncertojn, trinkejon, noktan naĝadon kaj unu nacian vesperon.
Kompreneble ni ne
forgesis tagan programon: diversaj diskutoj, prelegoj, sportaj
konkursoj, muzik-laborgrupoj kaj multe pli!
Ĝis nun 47 homoj el 17 landoj aliĝis kaj decidis veni sperti MIRO-n.
Faru vi ankaŭ tion! Venu, vidu kaj spertu kion kaj kiel far(t)as KEJA-anoj.
Pli da informoj kaj ĉion pri la aliĝo vi povas legi en nia retpaĝaro http://www.keja.hr/miro_e.html ! Venu al MIRO! ;)