Du er her: Forside Por redaktantoj Ideoj Ŝercoj
Handlinger tilknyttet webside

Ŝercoj

Ŝercoj en Espernanto. Donu la ni vian! Komentu tuj.

Mortanto

Ulo estas en malsanulejo, mortante. Kuracisto diras al lia edzino, "Ni ĵus diris al li, ke li baldaŭ mortos. Eble, decas, ke vi parolu kun li nun."

La edzino eniras la ĉambron. La mortanta ulo diras, "Mia kara. Estas io mi devas diri. Mi vin malfidelis."

La edzino diras, "Ŝŝŝ.... Ne priparolinda. Kial vi pensas, ke mi vin venenis?"

Iru al lernejo

Patrino iras en la ĉambron de sia filo, kaj diras gaje, "Ellitiĝu! Estas mateno! Vi devas iri al lernejo!"

La filo diras, "Mi ne volas iri al lernejo."
"Vi devas iri."

"Mi malamegas tiun lernejon. La geknaboj estas kruelaj kaj aĉaj."

"Vi tamen devas iri."

"Estas kiel ĝangalo: Unu batalo, post alia. Oni minacas min cent fojoj po tago."

"Vi devegas iri."

"Kial mi devegas iri?"

"Ĉar vi estas la lernejestro!"

Golfo-ŝerco

Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio pasas. Unu el la uloj haltas, demetas la ĉapelon, kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis la procesio estas irita.

La alia ulo diras, "Tio estis tre bone kaj afable."

Remetante la ĉapelon, la unua ulo diras, "Nu, mi povas fari ne malpli. Ŝi estis tre bona edzino."

fonto

Dankon al Philip BREWER