• da
  • eo
DEJO serĉas betatestantojn por nova poŝtelefona ludo
Hjem » Nyheder » DEJO serĉas betatestantojn por nova poŝtelefona ludo
Vortludo
(Foto: © Krifle Games)

22-a de junio 2019, DEJO

Dana Esperantista Junulara Organizo, subtenante la danan videoludstudion Krifle Games, nun fiere anoncas, ke ni serĉas betatestantojn por nova poŝtelefona ludo en Esperanto bazita sur la bone konata ludo Skrablo.

Anonco sekvas:

Ni invitas vin aliĝi kiel Beta-testanto de VORTLUDO, la unua vortpuzla ludo ekskluzive por Esperanto en poŝtelefonoj kaj tablokomputiloj, por kaj iOS kaj Android.

Kiel betatestanto vi ludos kontraŭ homoj de la tuta mondo. Ĉu vi havas kelkajn minutojn po tago aŭ multe pli da tempo dum la betatesta periodo, VORTLUDO tre aprezos engaĝiĝon kaj retrokuplojn. La betatesto komenciĝos lundon la 24-an de junio kaj daŭros kelkajn semajnojn.

VORTLUDO estas kreita de eta dana videoludstudio, Krifle Games, kun subteno de Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO) kun helpo de D-ro Jacob Nordfalk, DTU.

Legu nian retejon por pli da informoj: VORTLUDO.COM

Aliĝu kiel betatestanto ĉi tie, kaj Krifle Games rekte kontaktos vin per retpoŝto.

Postuloj pri betatestantoj:

DEJO dankas vin pro via helpo.